Skribi Renversate

Julio 8, 2009

La plano

Filed under: Senkategorio — kivulo @ 8:16 atm

Denove mi estis tre pigra pri mia blogo kaj ne ĝisdatigis ĝin dum preskaŭ unu monato. Kial mi estis tiel pigra mi ne scias sed mi pensas ke eble mi metos bildojn je mia blogo en la estonteco kaj skribos pri ili. Io simila al “bildo de la tago” sed se mi konas min mem eble ĝi estos iom pli simila al “bildo de la semajno” aŭ eble de la monato!

Kameratelefono

Kameratelefono

Mi ne prenos altkvalitajn fotojn sed simple fotoj per mia kameratelefono. La ideo venis al mi per la blogo de Ora Mezo kiu faris tiun blogstilon antaŭ de longe kaj mi tre ŝatas vidi liajn fotojn de la stratoj de Moskov kaj la ĉiutage vivo tie. Nu, tio estas unu el miaj planoj por mia blogo!

Mi ankaŭ pensis ke mi skribos pli ofte malgrandajn afiŝojn de ajnaj aĵoj. Nu, sufiĉe skribita pri kio okazos kun mia blogo kaj tempo por fari ĝin!

Advertisements

Junio 7, 2009

Neĝo, pico kaj ŝtancado!

Filed under: Senkategorio — kivulo @ 7:42 atm

Kian veteron ni havas nuntempe! La vintra vetero estas ĉi-tie sendube. Ĉiu matene ĉi-semajne la temperato estis negativa kaj mi havas tre malvarmajn bicikladojn al mia laborejo; miaj fingroj preskaŭ forfalis!

Restoracio de la sanktoj

Restoracio de la sanktoj

Sed la kamparaj scenoj estas tre belaj ĉar kelke da lokoj estas neĝkovritaj. Lastasemajnfino ni iris al “Hanmer Springs” por fari iomete da marŝado en la montetoj kaj ni trovis multe de neĝkovritaj lokoj ( kaj kotaj spuroj kaj poste kotaj piedoj! ). La plej bona afero estis kiam ni finis nian marŝadon kaj ni iris al “Saints” ( “Sanktoj” ) restoracio kaj trinkejo por manĝi kaj drinki. Ili havas mian plej ŝatatan picon iam ( kaj eble en la mondo! ). Ili preparas ĉion tie inkluzive la freŝan panon; tre bongusta! Mi estas malsata nun pripensante ĝin!

Espereble la malvarma vetero signifas ke ni havos bonan neĝsezonon ĉi-jare kaj kelke de skiaj tagoj. Lasta-jare la neĝo ne estis tre bona ĉe miaj lokaj skia-kampoj kaj ni devis iri foren suden por akiri bonajn neĝkovritajn montojn. Mi devas kontroli ke mia neĝtabulo estas en bona stato baldaŭ.

Ŝtancego

Ŝtancego

Je pasinta vendredo mi iris al la teatro por vidi “Stomp”on ( “Ŝtancego” Esperante ). Ĝi estas muzika kaj dancada spektaklo kie la scenfaristoj krei ĉiu-sonon per sin mem. Ili frapis kaj stamfis iliajn piedojn kaj brakojn kontraŭ la scenejo kaj uzas ĉiu-tagajn ilojn por krei la muzikon. Ĝi estas vere mirinda kaj mi rekomendus ke vi havus la okazon por vidi ĝin ke vi iru!

Majo 22, 2009

Mia cifereca legilo alvenis!

Filed under: Senkategorio — kivulo @ 10:51 atm

Mi atendis, atendis kaj tiam mi atendis iomete plue kaj finfine mia cifereca legilo alvenis! Mi devis atendi por preskaŭ tri semajnoj kvankam la retbutiko diris al mi ke mi havus ĝin je maksimume kvin tagoj.

Mi kaj la cifereca legilo

Mi kaj la cifereca legilo

Sed nun mi havas ĝin, fakte, vi povas vidi min super kune kun ĝi! La plej bona eco de la legilo estas ke ĝi havas la eblecon por vidigi Esperantajn supersignojn eĉ kiam vi uzas simplajn tekstojn kiel txt kaj rtf. Nu, mi mensogetas ĉar la legilo ne povas vidigi ilin kiam vi uzas ĝin unue. Vi devas ĝisdatigi ĝin kun nova operacosistemo kiu havas malgrandajn ŝanĝojn. Sed feliĉe la programo por fari tion estas libera kaj tre simple uzi.

La nomo de la programo estas PRS-Customizer kaj ĝi estas havebla de http://www.prscustomizer.com. Kiam vi lanĉas la programon vi nur devas elekti la opcion por Unicode kaj restigi la aliajn opciojn. Poste kopiu la dosierojn al la legilo pere de SD karto kaj baldaŭ vi havos Esperantan legilon!

Se vi havas la saman legilon kaj deziras ĝisdatigi ĝin sed ne estas certa kion fari bonvolu skribi ion al mi en la komenta sekcio sube. Nun, tempo por legi ion! Ĝis!

Aprilo 25, 2009

Platigita ĉokolada ovo!

Filed under: Senkategorio — kivulo @ 4:57 atm

Platigita ĉokolada ovo

Platigita ĉokolada ovo

Mi ĵus finis manĝi mian platigitan ĉokoladan ovon; ĝi estis tre bongusta! La tegaĵo de la ĉokolado diras ke vi devas rekrei la ovon per la sekvanta rimedo:

Unua: Fandu la ĉokoladon.

Dua: Verŝu la fandiĝitan ĉokoladon en ovoforma aĵo.

Tria: Frostigu la ĉokoladon kaj lasu ĝin por du horoj.

Kvara: Ĝuu vian novan ĉokoladan ovon!

Aprilo 21, 2009

Mia novonta ludilo

Filed under: Senkategorio — kivulo @ 9:54 atm

Mi mendis novan ludilon lasta semajnfino: la Sony Reader ( cifereca ilo por legi romanojn ). Espereble ĝi venos antaŭ la venonta semajnfino. Mi pripensis ĝin por kelkaj semajnoj ĉu mi mendus ĝin aŭ ne ĉar la ilo estas multekosta kaj la ciferecaj romanoj ne estas multe malpli kostaj ol la paperaj romanoj. Sed estas multe de senkostaj libroj haveblaj je la interreto ( kelkaj de ili esperantaj romanoj ankaŭ ).

La Sony cifereca legilo

La Sony cifereca legilo

Bedaŭrinde mi pensas ke la legilo ne subtenas esperantajn supersignojn sen aldoni novajn signojn per komputila programo. Mi legis kelkajn retajn artikolojn pri la komputila programo kaj ŝajnas ke estas tre facila uzi ĝin. La risko ke via legilo rompiĝos estas malgranda.

Nun mi devas iri al Projekto Gutenbergo por trovi romanojn … ĝis!

Aprilo 14, 2009

Finfine, mi klakis la butonon!

Filed under: Senkategorio — kivulo @ 7:01 atm

Mia dua nova afiŝo en unu semajno; mi plibonigas miajn taglibrajn kutimojn! Nu, mi ĵus finis la grafikan romanon “Watchmen” ( Aspektantaj Viroj ) kiu mi menciis en mia lasta afiŝo. Ĉu ĝi estas la plej bona grafikan romanon iam? Mi ne pensas ke ĝi estas. Ĝi estas intersa kaj agrabla sed, por mi, la fino venis tro rapide kaj iomete senprudente. Fakte, mi poste legis ke la fino estas tre simila al epizodo de la malnova programo “The Outer Limits” ( La eksteraj limoj ). Mi ankaŭ aŭdis ke la filmo ne havas la saman finaĵon de la romano; mi esperas ke ĝi estas iom plej bona.

Mi ankaŭ trovis mirindan retan taglibron hieraŭ konata je “Vortaro-Blogo”.  La adreso estas: “http://vortaro-blogo.blogspot.com/“. Ĉiutage la aŭtoro skribas pri vorto kaj  kie ĝi devenis. La afiŝoj estas tre intersaj kaj legindaj; vizitu hodiaŭ!

Ho ve, jam unu semajno pasis ekde mi skribis ĉi-tiun afiŝon kaj mi ankoraŭ ne klakis la afiŝan butonon; mi ŝanĝos ĉi-tiun nun!

Marto 30, 2009

Al Akaroa kaj reen

Filed under: Senkategorio — kivulo @ 8:45 atm

Denove mi estis pigranta kaj ne ĝisdatigis mian taglibron; mi devos pliboniĝi mian kutimojn kun ĉi-tiu taglibro! Nu, hodiaŭ mi havas multe da tempo por skribi kelkaj vortoj ( aŭ almenaŭ ekskribi ion ajn ) ĉar mi ripozas post la longa biciklado al Akaroa hieraŭ. Mi estas tre feliĉa ĉar mi pliboniĝis mian tempon por fini la konkurson je lasta jaro; duonhoro pli rapide!

Akaroa

Akaroa ( Proksime al la fino )

Nun mi devas trovi alian eventon por partopreni kaj por trejni. Mia amiko diris al mi lasta semajnfino ke estos kura/bicikla-konkurso baldaŭ, eble du monatoj de nun, en Hanmer. Eble mi partoprenos en ĉi-tiu konkurso ĉar la vilaĝo havas kelkajn aĵojn por fari post la evento; naturaj varmegaj flakoj, naĝflakoj, arbaroj kaj kelkaj restoracioj kaj drinkejoj! Sed mi havas multe da kurado por fari inter nun kaj tiam!

Watchmen ( Aspektantaj Viroj )

Watchmen ( Aspektantaj Viroj )

Alinovaĵo, mi eklegis la grafikan novelon “Watchmen” ( Aspektantaj Viroj ) ĉar mi aŭdis kelkajn aĵojn pri la filmo kaj pensis ke estus prefereble legi ĝin unue. Nun, mi estas tri kvaronaj tra la libro kaj ĝi estas interesa kaj agrabla sed mi ne estas certa ke ĝi estas la plej bona grafika novelo ĉiam. Mi ĝisdatigos mian opinion post la tri sekvontaj ĉapitroj kaj eble mi vidos la filmon ankaŭ.

Triste por ni en Nov-Zelando vintra tempo estos ĉi-tie baldaŭ. Fakte, ni havas nur unu semajno de somera tempo restanta. Mi devos trovi mian biciklan lumon por iri al mia laborejo. Sed, ankaŭ mi eblos iri noktan bicikladon en nia loka arbaro. Estas agrablega ( kaj iomete danĝera! ) iri rapide inter la arboj nur kun via kaska lumo!

Januaro 31, 2009

Mi preskaŭ forgesis skribi ion!

Filed under: Senkategorio — kivulo @ 7:22 atm

Januaro estas preskaŭ finiĝis kaj mi skribis nenion sed mi rememoris mian blogon hodiaŭ! Kelkaj da aĵoj okazis dum la lasta monato, unu el la plej serioza estis ke nia aŭto ( kiu ni nomis “Annie” ) rompiĝis dum niaj Kristnaskaj ferioj ( fakte, je Kristnako tago! ). Eble vi pensis ke estas ne tro malbona sed ni estis 700km for de hejmo ( en Invercargill je la suda insulo ) kiam ŝi rompiĝis!

Fakte, ŝi estas jam tie! Do, dum januaro ni devis ( kaj nunatempe ĝis sekvanta semajnfino devas ) piediri ĉie ni volas iri. Estas iomete ĝena sed mi pensas ke estas bona ankaŭ ĉar oni estas ofte malenergia kiam oni havas aŭton!

Dum la ferioj ni iris al la plej suda insulo de Nov-Zelando kiu nomo estas “Rakiura” ( maoria nomo ) aŭ “Stewart” insulo ( angla nomo ). La “insulo”, fakte, estas aro da insuloj, kaj la plej granda de ili prenas la nomo “Rakiura”. Kelkaj estas plenaj da birdoj ĉar ne estas iaj teraj ĉasaj bestoj. Ni vidis preskaŭ ĉian birdon kiu vivas insulon; Kaka-j, Weka-j, … sed ne Kiwi-j kvankam ili vivas tie.

Bonŝance ni ricevis alian aŭton ( senpaginta ) por reveni hejmen ĉar ni estas membroj de la AA ( ne la alkohola klubo, sed la aŭta asocio! ). Nun ni atendas la revenonta Annie …

Decembro 15, 2008

“Le Race” ( la kunkurso! )

Filed under: Senkategorio — kivulo @ 8:17 atm

Mi bedaŭras por la manko da novaj afiŝoj sed mi estis tre mallaborema antaŭ nelonge. Nu,  mi estis mallaborema je mia blogo sed mi iris je multaj da bicikladoj. Mi esperas partopreni en la kunkurso “Le Race” ( franca por la esperanta vorto “kunkurso”! ) ke okazos je Marto.

La Kvadrato

La Kvadrato ( Ekiro )

La kunkurso estas cent kilometrojn de Christchurch transiri la montetoj al Akaroa. Mi partoprenis lastan jaron kaj ĝi estis tre malfalica sed mi konis ke mi revenus kaj penas por atingi plibonan fojon. Je la tago proksimume mil personoj ekiras de la kvadrato matene; la atmosfero estas mirinda!

Dum la sekvontaj horoj ĉiuj biciklas supren, malsupren, supren … multaj da fojoj! La plej alta parto de la vojo estas sepcento metrojn sed la peno estas inda por la veturo suben poste! La sekvanta foto estas la fino de la kunkurso; belega kiam la suno brilas. Estas vilaĝo apud la maro kaj je la kunkurstago la vilaĝanoj starigas tendojn plena kun manĝaĵoj kaj trinkaĵoj.

Akaroa

Akaroa ( Fino )

Sed antaŭe la dolĉaj manĝaĵoj kaj trinkaĵoj estas multaj da bicikladoj por fari! Jen estas la ligilo por la evento: “http://www.lerace.co.nz” se vi povus pli da informo! Mi dankas la fototistojn por iliaj fotoj ke mi troviĝis je Flickr!

Novembro 23, 2008

Marŝado en la montoj.

Filed under: Senkategorio — kivulo @ 8:36 atm

Lasta vendredo estis ferio kaj miaj amikoj kaj mi decidis iri por montmarŝado ĉe Arthur’s Pass. Somero jam estis veninta kaj la vetero estis varmega ( krome dimanĉo kiu estis malvarmeta kaj pluveta ).

Ni ekiris vendredo-matene kaj marŝis por sep horoj ĝis niaj piedoj estis lacaj kaj ni starigis niaj tendoj. Jen estas bildo de la rivero kaj montoj apud nia tendaro:

Rivero kaj Montoj

Rivero kaj Montoj

Sabato estis la pli longa tago kaj ni marŝis por dek horoj tra riveroj kaj super neĝpontoj. Unufoje la kruro de mia amikino pasis tra la neĝponto sed ĝi ne tute rompis! Poste ni grimpis kruta moneto kaj trovis lageton je la kapo.

De tempo al tempo oni trovas konstruaĵo de ŝtono, ili montras la ĝustan direkton:

 

Ŝtonmontrilo

Ŝtonmontrilo

Ni sekvis ilin ĝis la nokto alvenis kaj ni starigis niaj tendoj denove kaj preparis nin por la lasta tago. Jen estas akvofaleto ni trovis je sabato:

 

Akvofaleto

Akvofaleto

Je dimanĉo la vetero estas kolera kaj decidis ĵeti pluvetojn sur ni! Sed ne gravas pro ni havis nur du horoj da marŝado. Bona semajnfino!

« La antaŭa paĝoLa sekva paĝo »

Blog at WordPress.com.