Skribi Renversate

Januaro 23, 2010

Novan Taglibron!

Filed under: Senkategorio — kivulo @ 6:10 atm

Mi vetas ke ĉiuj el vi pensis ke neniam mi ĝisdatigus ĉi tiun taglibron denove. Sed ne, mi nur ne havis ian ajn retan kunligon dum la pasintaj monatoj kaj ankaŭ mi decidis movi mian taglibron de WordPress al Ipernity.

Miaj kialoj por fari tion estas ke ĉe Ipernity oni povas kolekti ĉiujn specojn de kreaĵoj kaj alporti ilin sub unu retejo. Do, oni povas blogi, aldoni fotojn, filmojn kaj sonaĵojn, fakte, preskaŭ fari ian ajn kion vi deziras. Ne longe antaŭe, mi ekpensis ke mi ŝatus aldoni fotojn kiujn mi faris ie sur la reto. Ĉu mi ekuzu Flickr aŭ Picasso aŭ … Kaj kion fari, se mi volus aldoni filmojn? YouTube? Vimeo?

Finfine, mi eltrovis Ipernity-on kaj rimarkis ke ĉion, kion mi volis fari estis havebla tie. Plu ol tio, estas mirinda Esperanta komunumo ĉe Ipernity! Bonvolu viziti min ĉe mia nova retejo: http://www.ipernity.com/blog/kivulo. Ĝis!

Septembro 7, 2009

Mojosa trapiko!

Filed under: Senkategorio — kivulo @ 8:25 atm

Mi devis meti ĉi-tiun bildon sur mia taglibro. Dum mi bicikladis je la pasinta semajnfino mi havis ĉi-tiun trapikon nur kvin minutoj ekde mi ekbicikladis!

La Trapiko

La Trapiko

Bonŝance mi ĉiam portas riparilojn kiam mi bicikladas kaj mi povis ekiri denove post kelke da minutoj. Espereble ĉi-tiu kontentigos la dio de trapikoj por iom da tempo!

Septembro 6, 2009

Profesoro Layton kaj la Diabla Skatolo

Filed under: Senkategorio — kivulo @ 10:31 atm

Ho ve! Denove mi ne ĝisdatigis mian blogon dum kelke da tagoj sed ĉi-foje mi havas ian senkulpigon; mi trovis novan videoludon por mia DSo: Profesoro Layton kaj la Diabla Skatolo!

Profesoro Layton kaj la Diabla Skatolo

Profesoro Layton kaj la Diabla Skatolo

Ĉi tiu videoludo estas speco de mistera-puzla ludo. Dum vi iras de loko al loko preskaŭ ĉiu persono kiun vi renkontas prezentas al vi puzlon por solvi. Laŭ la videoludskatola kovrilo estas cent kvin dek puzloj totale kaj mi ankoraŭ havas multajn de ili restante por provi solvi.

Alie, mi ankaŭ ne ĝisdatigis ĉi-tie ĉar mi okupis min per legi la romanon “Mil naŭ cent okdek kvar”, tradukita de Donald Broadribb kaj havebla interrete jen ( per la ligilo ĉe la fundo de la paĝo ) “http://eo.wikipedia.org/wiki/1984_(romano)”. Ĉi tiu libro estas sur mia listo de legendaj libroj por kelke da jaroj sed ĝis nun mi neniam trovis la tempon por legi ĝin.

Mi devas diri ke ĝi tre plaĉas al mi, ambaŭ la rakonto kaj la traduko, kaj mi ne havas ian problemon rekomendi ĝin al vi. La rakonto estas iomete senespera kaj malgaja. Fakte, la finaĵo de la rakonto ne estas de la tipo kiun ni kutimas dankon al la filmoj kiujn ni spektas ĉe la kinejoj. Kaj pro tio mi feliĉas ĉar ĝi estas freŝa kvankam ke la rakonto mem estas malnova nun!

Nun, mi eklegas “Ĉe la Koro de la Tero” de Edgar Rice Burroughs ( tradukita de Gary Mickle ), kiu estas havebla je “Project Gutenberg” ( kaj ses dek aliaj Esperantaj romanoj ). Mi ŝatas tiun libron ankaŭ! Estas io varma en ĝi kiu memorigas min de miaj junaj tagoj ĉe hejme plene je aventuroj kune kun miaj geamikoj. Iomete simila al la etoso kiu estas en la “Hari Poter” romanoj.

Nun, mi devas foriri ĉar mi havas multe por fari kune kun Profesoro Layton por ekscii kio estas ( en ) la Diabla Skatolo!

Aŭgusto 21, 2009

Nova kuiradlibro!

Filed under: Senkategorio — kivulo @ 6:57 atm

Ĉu vi konas la restoracion nomata “Wagamama”? Antaŭ nelonge ili alvenis al Nov-Zelando aŭ pli precize al Christchurch ( mia loka urbo je la Sud-Insulo ) ĉar mi pensas ke ili jam havas aliajn restoraciojn sur la Nord-Insulo. Mi vizitis kelke de iliaj restoracioj en aliaj landoj kaj tre ŝatis ilin. Fakte, mi tiome ŝatas la manĝaĵojn ke kiam ni iris tie antaŭ kelkajn tagojn ni aĉetis ilian kuiradlibron! Jen bildo de la kovrilo:

Wagamama Kuiradlibro

Wagamama Kuiradlibro

Komprenable, ni ne atendis longe antaŭ ol provi kelke da la manĝlistojn! Kaj feliĉe ĉiuj el ili estis bonegaj kaj tre bongustaj. Eĉ pli bone ol tio estas ke ili estas simplegaj por kuiri ( eĉ por mi! ). La libro estas plenaj je bildoj kaj la konsistigaĵoj kaj la instrukcioj estas facile haveblaj kaj sekveblaj.

Aŭgusto 5, 2009

Romanoj

Filed under: Senkategorio — kivulo @ 9:41 atm

Mi estas iomete malĝoja nun ĉar mi nur havas unu restantan ĉapitron de “La Hobito” . Mi aĉetis la Esperantan version de la romano preskaŭ unu jaro pli frue sed nur dum la pasintaj semajnoj mi eklegis ĝin.

La Hobito

La Hobito

Mi jam legis la anglan version kaj la rakonto tre plaĉas al mi. Nun, poste legis ĝin denove mi tre antaŭĝojas la filmon kiu estos direktata de Guillermo del Toro ( la reĝisoro de “Pan’s Labyrinth”, “Hellboy” kaj “Blade II” ). La scenaro estas skribata de Peter Jackson kiu estis la reĝisoro de la tri “Ringoj” filmoj do mi esperas ke la kvalito estos bona denove.

Bonŝance, mi trovis ke “Naŭ Cent Okdek Kvar” estas havebla Esperante dankon al Donald Broadribb. Tiu libro estas alia de la libroj kiuj estas je mia listo da romanoj kiuj mi devas legi iun tagon. Tre bone por mi estas ke mia cifereca legilo povas uzi PDFojn rekte sen ŝanĝoj.

Fakte, tio rememorigas min demandi se iu ajn scias ĉu vi povas aĉeti Esperantajn romanojn kiel ciferecaj dosieroj? Nun ke mi havas la legilon estas pli facile legi romanojn per ĝi. Kaj, kaze de Esperantaj romanoj, ili estus pli facile aĉeteblaj ankaŭ. Mi devas fari iomete da retumado por trovi la respondon!

Julio 29, 2009

“Tajpi” denove!

Filed under: Senkategorio — kivulo @ 8:04 atm

Nur malgranda afiŝo por diri ke la kreinto de la klavarila programo “Tajpi” ĝisdatigis ĝin kaj riparis la cimon kiun mi menciis dum mia alia afiŝo. Fakte, mi uzas ĝin nun por tajpi ĉi-tiun afiŝon kaj ŝajnas ke ĝi funkcias bone kune kun Vista.

“Ek” estas ankoraŭ instalita dum mi provas “Tajpi” kaj ĝis nun mi ne rimarkis ajn diferencon inter la ambaŭ. Sed mi legis ie ke ĉiam “Ek” ne funkcias bone malgraŭ ke tio neniam okazis al mi. Se pro ne alia kialo mi uzos “Tajpi”n ĉar la programo ĝisdatas.

Julio 17, 2009

Tertremo!

Filed under: Senkategorio — kivulo @ 11:02 ptm

Merkredon ni havis tertremon ĉitie je la fundo de la suda insulo. Fakte, ĝi estis la plej granda tertremo dum la pasinta okdek jaroj; ĝi mezuris 7.8 je la Richera skalo.

Loko de la Tertremo

Loko de la Tertremo

La centro de la tertremo estis dudek kilometrojn sub la supraĵo de la tero en Fiordlando. Nu, mi loĝas preskaŭ ok cent kilometroj for de Fiordlando sed ni ankoraŭ sentis la tremon. Dankeme, neniu estis vundiĝita pro la ŝanceloj.

La novaĵaj fontoj proklamis ke eble ni havus ( malgrandajn ) cumanojn sed denove, dankeme, nenio okazis. Dum la sekvintaj tagoj ni spertis kelke plu da tremoj sed ili estis nur malgrandaj. Espereble tio estos la finaĵo de la tremoj por nun.

Julio 14, 2009

Nova Esperantujo

Filed under: Senkategorio — kivulo @ 9:21 atm

Mi pensis ke mi skribus malgrandan afiŝon por allogi vin al nova retejo por esperantistoj nomata “Esperantujo”. Ĝi estas simila al Vizaĝlibro aŭ alia komunuma retejo kaj vi povas krei konton kaj agordas ĝin kiel placas al vi. Jen, la reta adreso: “http://esperantujo.ning.com/“.

Esperantujo

Esperantujo

Vi rajtas meti bildojn, tekstojn, muzikaĵojn kaj ion ajn vi deziras meti tie. Estas babilejo tie ankaŭ se vi ŝatas babili kune kun aliaj esperantistoj! Bedaŭrinde, mi trovis ke la kutime fidela “Ek!” ne funkcias je la babilejo.

Fakte, tio memorigas min pri io! Kiam mi trovis ke “Ek!” ne bone funkcias en la esperantuja babilejo mi penis uzi alian programon nomata “Tajpi” por eniri ĉapelitajn literojn. Sed ĝi tute ne deziras funkcii por mi. Ho ve. Mi kutime uzas Vindozon Vista kune kun “Ek!” por fari ĉitian taskon sen problemoj.

Kiam mi instalis “Tajpi” nenio okazis aparte de malgranda esperanta flago kiu aperis en la sistema pleto. Kaj kiam mi rulis la musan sagon sur ĝi, ĝi tuj malaperis! Mi instalis la plej novan version havebla nun ( 2.71 ). Ĉu iu havas ideon kiel ripari la programon? Aŭ ĉu ĝi funkcias bone je Vindozo Vista por vi? Sed vi volas provi ĝin, ĝi estas havebla je “http://tajpi.webhop.net/“. Ĝis!

Julio 12, 2009

Nederlanda Golfo!

Filed under: Senkategorio — kivulo @ 8:14 atm

Hodiaŭ ni veturis iomete norde por ludi “Nederlandan” aŭ Farmistan golfon. Kiam ni alvenis al la kampoj kie oni ludas, ni trovis belan poŝtkeston kun malgranda vagonaro sidanta super ĝi! Jen, foto farita per mia kamaratelefono:

Vagonara poŝtkesto

Vagonara poŝtkesto

Bedaŭrinde, la golfaj kampoj estis fermitaj pro la malseka vintra vetero kaj ni ne povis ludi. Kvankam, la vetero ŝajnas bona en la bildo, fakte, pluvis preskaŭ tuttage. Ni renkontis la proprulon kaj li diris nin ke la golfaj kampoj fermiĝos ĝis oktobro kiam la somera vetero revenos. Mi pensas ke li estas Nederlandano!

Do, ni devas atendi kelke da monatoj por ludi la farmistan golfan. Se vi miras pri kio temas la ludo vidu ĉi retejon ( bedaŭrinde, ne havebla esperante ): “www.farmersgolf.com”. Ĝis!

Julio 9, 2009

La duansanga regido venas!

Filed under: Senkategorio — kivulo @ 6:29 atm

Kiel mi promesis ke mi skribus pli multe ĉi-tie, mi estas skribanta denove hodiaŭ! La hodiaŭa afiŝo ne havos kameratelefonajn bildojn sed anstataŭ nur malgranda skribaĵo por diri ke sekvonta semajno la kinfilmo “Hari Poter kaj la Duonsanga Regido” venos!

Hari Poter kaj la Duansanga Regido

Hari Poter kaj la Duansanga Regido

Mi antaŭ de longe legis plene la Hari Poter-an romanaron kaj mi estas feliĉa ke ni ankoraŭ havas kelke da filmoj vidi. La nova filmo estas la dualasta romano sed mi aŭdis ke la lasta romano estos havebla kiel du filmoj; “La Sanktaĵo de la Morto” parto unu kaj du. Do, ni havos tri filmojn por ĝui!

Bedaŭrinde, la romanaro ankoraŭ ne estas havebla esperante malgraŭ ke la una romano estas tradukita kaj preta eldoni. Sed se vi ŝatus legi Hari Poter-on esperante, bonvolu iri al la sekvanta retejo ligilo por aldoni vian subtenantan nomon: http://www.hp-esperanto.com.

Mi devas atendi nur ses tagojn nun …

La sekva paĝo »

Blog at WordPress.com.