Skribi Renversate

Julio 9, 2009

La duansanga regido venas!

Filed under: Senkategorio — kivulo @ 6:29 atm

Kiel mi promesis ke mi skribus pli multe ĉi-tie, mi estas skribanta denove hodiaŭ! La hodiaŭa afiŝo ne havos kameratelefonajn bildojn sed anstataŭ nur malgranda skribaĵo por diri ke sekvonta semajno la kinfilmo “Hari Poter kaj la Duonsanga Regido” venos!

Hari Poter kaj la Duansanga Regido

Hari Poter kaj la Duansanga Regido

Mi antaŭ de longe legis plene la Hari Poter-an romanaron kaj mi estas feliĉa ke ni ankoraŭ havas kelke da filmoj vidi. La nova filmo estas la dualasta romano sed mi aŭdis ke la lasta romano estos havebla kiel du filmoj; “La Sanktaĵo de la Morto” parto unu kaj du. Do, ni havos tri filmojn por ĝui!

Bedaŭrinde, la romanaro ankoraŭ ne estas havebla esperante malgraŭ ke la una romano estas tradukita kaj preta eldoni. Sed se vi ŝatus legi Hari Poter-on esperante, bonvolu iri al la sekvanta retejo ligilo por aldoni vian subtenantan nomon: http://www.hp-esperanto.com.

Mi devas atendi nur ses tagojn nun …

Lasi komenton »

Ankoraŭ neniuj komentoj.

RSS feed for comments on this post. TrackBack URI

Komenti

Blogo ĉe WordPress.com.