Skribi Renversate

Julio 29, 2009

“Tajpi” denove!

Filed under: Senkategorio — kivulo @ 8:04 atm

Nur malgranda afiŝo por diri ke la kreinto de la klavarila programo “Tajpi” ĝisdatigis ĝin kaj riparis la cimon kiun mi menciis dum mia alia afiŝo. Fakte, mi uzas ĝin nun por tajpi ĉi-tiun afiŝon kaj ŝajnas ke ĝi funkcias bone kune kun Vista.

“Ek” estas ankoraŭ instalita dum mi provas “Tajpi” kaj ĝis nun mi ne rimarkis ajn diferencon inter la ambaŭ. Sed mi legis ie ke ĉiam “Ek” ne funkcias bone malgraŭ ke tio neniam okazis al mi. Se pro ne alia kialo mi uzos “Tajpi”n ĉar la programo ĝisdatas.

Advertisements

Julio 17, 2009

Tertremo!

Filed under: Senkategorio — kivulo @ 11:02 ptm

Merkredon ni havis tertremon ĉitie je la fundo de la suda insulo. Fakte, ĝi estis la plej granda tertremo dum la pasinta okdek jaroj; ĝi mezuris 7.8 je la Richera skalo.

Loko de la Tertremo

Loko de la Tertremo

La centro de la tertremo estis dudek kilometrojn sub la supraĵo de la tero en Fiordlando. Nu, mi loĝas preskaŭ ok cent kilometroj for de Fiordlando sed ni ankoraŭ sentis la tremon. Dankeme, neniu estis vundiĝita pro la ŝanceloj.

La novaĵaj fontoj proklamis ke eble ni havus ( malgrandajn ) cumanojn sed denove, dankeme, nenio okazis. Dum la sekvintaj tagoj ni spertis kelke plu da tremoj sed ili estis nur malgrandaj. Espereble tio estos la finaĵo de la tremoj por nun.

Julio 14, 2009

Nova Esperantujo

Filed under: Senkategorio — kivulo @ 9:21 atm

Mi pensis ke mi skribus malgrandan afiŝon por allogi vin al nova retejo por esperantistoj nomata “Esperantujo”. Ĝi estas simila al Vizaĝlibro aŭ alia komunuma retejo kaj vi povas krei konton kaj agordas ĝin kiel placas al vi. Jen, la reta adreso: “http://esperantujo.ning.com/“.

Esperantujo

Esperantujo

Vi rajtas meti bildojn, tekstojn, muzikaĵojn kaj ion ajn vi deziras meti tie. Estas babilejo tie ankaŭ se vi ŝatas babili kune kun aliaj esperantistoj! Bedaŭrinde, mi trovis ke la kutime fidela “Ek!” ne funkcias je la babilejo.

Fakte, tio memorigas min pri io! Kiam mi trovis ke “Ek!” ne bone funkcias en la esperantuja babilejo mi penis uzi alian programon nomata “Tajpi” por eniri ĉapelitajn literojn. Sed ĝi tute ne deziras funkcii por mi. Ho ve. Mi kutime uzas Vindozon Vista kune kun “Ek!” por fari ĉitian taskon sen problemoj.

Kiam mi instalis “Tajpi” nenio okazis aparte de malgranda esperanta flago kiu aperis en la sistema pleto. Kaj kiam mi rulis la musan sagon sur ĝi, ĝi tuj malaperis! Mi instalis la plej novan version havebla nun ( 2.71 ). Ĉu iu havas ideon kiel ripari la programon? Aŭ ĉu ĝi funkcias bone je Vindozo Vista por vi? Sed vi volas provi ĝin, ĝi estas havebla je “http://tajpi.webhop.net/“. Ĝis!

Julio 12, 2009

Nederlanda Golfo!

Filed under: Senkategorio — kivulo @ 8:14 atm

Hodiaŭ ni veturis iomete norde por ludi “Nederlandan” aŭ Farmistan golfon. Kiam ni alvenis al la kampoj kie oni ludas, ni trovis belan poŝtkeston kun malgranda vagonaro sidanta super ĝi! Jen, foto farita per mia kamaratelefono:

Vagonara poŝtkesto

Vagonara poŝtkesto

Bedaŭrinde, la golfaj kampoj estis fermitaj pro la malseka vintra vetero kaj ni ne povis ludi. Kvankam, la vetero ŝajnas bona en la bildo, fakte, pluvis preskaŭ tuttage. Ni renkontis la proprulon kaj li diris nin ke la golfaj kampoj fermiĝos ĝis oktobro kiam la somera vetero revenos. Mi pensas ke li estas Nederlandano!

Do, ni devas atendi kelke da monatoj por ludi la farmistan golfan. Se vi miras pri kio temas la ludo vidu ĉi retejon ( bedaŭrinde, ne havebla esperante ): “www.farmersgolf.com”. Ĝis!

Julio 9, 2009

La duansanga regido venas!

Filed under: Senkategorio — kivulo @ 6:29 atm

Kiel mi promesis ke mi skribus pli multe ĉi-tie, mi estas skribanta denove hodiaŭ! La hodiaŭa afiŝo ne havos kameratelefonajn bildojn sed anstataŭ nur malgranda skribaĵo por diri ke sekvonta semajno la kinfilmo “Hari Poter kaj la Duonsanga Regido” venos!

Hari Poter kaj la Duansanga Regido

Hari Poter kaj la Duansanga Regido

Mi antaŭ de longe legis plene la Hari Poter-an romanaron kaj mi estas feliĉa ke ni ankoraŭ havas kelke da filmoj vidi. La nova filmo estas la dualasta romano sed mi aŭdis ke la lasta romano estos havebla kiel du filmoj; “La Sanktaĵo de la Morto” parto unu kaj du. Do, ni havos tri filmojn por ĝui!

Bedaŭrinde, la romanaro ankoraŭ ne estas havebla esperante malgraŭ ke la una romano estas tradukita kaj preta eldoni. Sed se vi ŝatus legi Hari Poter-on esperante, bonvolu iri al la sekvanta retejo ligilo por aldoni vian subtenantan nomon: http://www.hp-esperanto.com.

Mi devas atendi nur ses tagojn nun …

Julio 8, 2009

La plano

Filed under: Senkategorio — kivulo @ 8:16 atm

Denove mi estis tre pigra pri mia blogo kaj ne ĝisdatigis ĝin dum preskaŭ unu monato. Kial mi estis tiel pigra mi ne scias sed mi pensas ke eble mi metos bildojn je mia blogo en la estonteco kaj skribos pri ili. Io simila al “bildo de la tago” sed se mi konas min mem eble ĝi estos iom pli simila al “bildo de la semajno” aŭ eble de la monato!

Kameratelefono

Kameratelefono

Mi ne prenos altkvalitajn fotojn sed simple fotoj per mia kameratelefono. La ideo venis al mi per la blogo de Ora Mezo kiu faris tiun blogstilon antaŭ de longe kaj mi tre ŝatas vidi liajn fotojn de la stratoj de Moskov kaj la ĉiutage vivo tie. Nu, tio estas unu el miaj planoj por mia blogo!

Mi ankaŭ pensis ke mi skribos pli ofte malgrandajn afiŝojn de ajnaj aĵoj. Nu, sufiĉe skribita pri kio okazos kun mia blogo kaj tempo por fari ĝin!

Create a free website or blog at WordPress.com.