Skribi Renversate

Junio 7, 2009

Neĝo, pico kaj ŝtancado!

Filed under: Senkategorio — kivulo @ 7:42 atm

Kian veteron ni havas nuntempe! La vintra vetero estas ĉi-tie sendube. Ĉiu matene ĉi-semajne la temperato estis negativa kaj mi havas tre malvarmajn bicikladojn al mia laborejo; miaj fingroj preskaŭ forfalis!

Restoracio de la sanktoj

Restoracio de la sanktoj

Sed la kamparaj scenoj estas tre belaj ĉar kelke da lokoj estas neĝkovritaj. Lastasemajnfino ni iris al “Hanmer Springs” por fari iomete da marŝado en la montetoj kaj ni trovis multe de neĝkovritaj lokoj ( kaj kotaj spuroj kaj poste kotaj piedoj! ). La plej bona afero estis kiam ni finis nian marŝadon kaj ni iris al “Saints” ( “Sanktoj” ) restoracio kaj trinkejo por manĝi kaj drinki. Ili havas mian plej ŝatatan picon iam ( kaj eble en la mondo! ). Ili preparas ĉion tie inkluzive la freŝan panon; tre bongusta! Mi estas malsata nun pripensante ĝin!

Espereble la malvarma vetero signifas ke ni havos bonan neĝsezonon ĉi-jare kaj kelke de skiaj tagoj. Lasta-jare la neĝo ne estis tre bona ĉe miaj lokaj skia-kampoj kaj ni devis iri foren suden por akiri bonajn neĝkovritajn montojn. Mi devas kontroli ke mia neĝtabulo estas en bona stato baldaŭ.

Ŝtancego

Ŝtancego

Je pasinta vendredo mi iris al la teatro por vidi “Stomp”on ( “Ŝtancego” Esperante ). Ĝi estas muzika kaj dancada spektaklo kie la scenfaristoj krei ĉiu-sonon per sin mem. Ili frapis kaj stamfis iliajn piedojn kaj brakojn kontraŭ la scenejo kaj uzas ĉiu-tagajn ilojn por krei la muzikon. Ĝi estas vere mirinda kaj mi rekomendus ke vi havus la okazon por vidi ĝin ke vi iru!

Create a free website or blog at WordPress.com.