Skribi Renversate

Majo 22, 2009

Mia cifereca legilo alvenis!

Filed under: Senkategorio — kivulo @ 10:51 atm

Mi atendis, atendis kaj tiam mi atendis iomete plue kaj finfine mia cifereca legilo alvenis! Mi devis atendi por preskaŭ tri semajnoj kvankam la retbutiko diris al mi ke mi havus ĝin je maksimume kvin tagoj.

Mi kaj la cifereca legilo

Mi kaj la cifereca legilo

Sed nun mi havas ĝin, fakte, vi povas vidi min super kune kun ĝi! La plej bona eco de la legilo estas ke ĝi havas la eblecon por vidigi Esperantajn supersignojn eĉ kiam vi uzas simplajn tekstojn kiel txt kaj rtf. Nu, mi mensogetas ĉar la legilo ne povas vidigi ilin kiam vi uzas ĝin unue. Vi devas ĝisdatigi ĝin kun nova operacosistemo kiu havas malgrandajn ŝanĝojn. Sed feliĉe la programo por fari tion estas libera kaj tre simple uzi.

La nomo de la programo estas PRS-Customizer kaj ĝi estas havebla de http://www.prscustomizer.com. Kiam vi lanĉas la programon vi nur devas elekti la opcion por Unicode kaj restigi la aliajn opciojn. Poste kopiu la dosierojn al la legilo pere de SD karto kaj baldaŭ vi havos Esperantan legilon!

Se vi havas la saman legilon kaj deziras ĝisdatigi ĝin sed ne estas certa kion fari bonvolu skribi ion al mi en la komenta sekcio sube. Nun, tempo por legi ion! Ĝis!

Blog at WordPress.com.