Skribi Renversate

Aprilo 25, 2009

Platigita ĉokolada ovo!

Filed under: Senkategorio — kivulo @ 4:57 atm

Platigita ĉokolada ovo

Platigita ĉokolada ovo

Mi ĵus finis manĝi mian platigitan ĉokoladan ovon; ĝi estis tre bongusta! La tegaĵo de la ĉokolado diras ke vi devas rekrei la ovon per la sekvanta rimedo:

Unua: Fandu la ĉokoladon.

Dua: Verŝu la fandiĝitan ĉokoladon en ovoforma aĵo.

Tria: Frostigu la ĉokoladon kaj lasu ĝin por du horoj.

Kvara: Ĝuu vian novan ĉokoladan ovon!

Advertisements

Aprilo 21, 2009

Mia novonta ludilo

Filed under: Senkategorio — kivulo @ 9:54 atm

Mi mendis novan ludilon lasta semajnfino: la Sony Reader ( cifereca ilo por legi romanojn ). Espereble ĝi venos antaŭ la venonta semajnfino. Mi pripensis ĝin por kelkaj semajnoj ĉu mi mendus ĝin aŭ ne ĉar la ilo estas multekosta kaj la ciferecaj romanoj ne estas multe malpli kostaj ol la paperaj romanoj. Sed estas multe de senkostaj libroj haveblaj je la interreto ( kelkaj de ili esperantaj romanoj ankaŭ ).

La Sony cifereca legilo

La Sony cifereca legilo

Bedaŭrinde mi pensas ke la legilo ne subtenas esperantajn supersignojn sen aldoni novajn signojn per komputila programo. Mi legis kelkajn retajn artikolojn pri la komputila programo kaj ŝajnas ke estas tre facila uzi ĝin. La risko ke via legilo rompiĝos estas malgranda.

Nun mi devas iri al Projekto Gutenbergo por trovi romanojn … ĝis!

Aprilo 14, 2009

Finfine, mi klakis la butonon!

Filed under: Senkategorio — kivulo @ 7:01 atm

Mia dua nova afiŝo en unu semajno; mi plibonigas miajn taglibrajn kutimojn! Nu, mi ĵus finis la grafikan romanon “Watchmen” ( Aspektantaj Viroj ) kiu mi menciis en mia lasta afiŝo. Ĉu ĝi estas la plej bona grafikan romanon iam? Mi ne pensas ke ĝi estas. Ĝi estas intersa kaj agrabla sed, por mi, la fino venis tro rapide kaj iomete senprudente. Fakte, mi poste legis ke la fino estas tre simila al epizodo de la malnova programo “The Outer Limits” ( La eksteraj limoj ). Mi ankaŭ aŭdis ke la filmo ne havas la saman finaĵon de la romano; mi esperas ke ĝi estas iom plej bona.

Mi ankaŭ trovis mirindan retan taglibron hieraŭ konata je “Vortaro-Blogo”.  La adreso estas: “http://vortaro-blogo.blogspot.com/“. Ĉiutage la aŭtoro skribas pri vorto kaj  kie ĝi devenis. La afiŝoj estas tre intersaj kaj legindaj; vizitu hodiaŭ!

Ho ve, jam unu semajno pasis ekde mi skribis ĉi-tiun afiŝon kaj mi ankoraŭ ne klakis la afiŝan butonon; mi ŝanĝos ĉi-tiun nun!

Create a free website or blog at WordPress.com.