Skribi Renversate

Marto 30, 2009

Al Akaroa kaj reen

Filed under: Senkategorio — kivulo @ 8:45 atm

Denove mi estis pigranta kaj ne ĝisdatigis mian taglibron; mi devos pliboniĝi mian kutimojn kun ĉi-tiu taglibro! Nu, hodiaŭ mi havas multe da tempo por skribi kelkaj vortoj ( aŭ almenaŭ ekskribi ion ajn ) ĉar mi ripozas post la longa biciklado al Akaroa hieraŭ. Mi estas tre feliĉa ĉar mi pliboniĝis mian tempon por fini la konkurson je lasta jaro; duonhoro pli rapide!

Akaroa

Akaroa ( Proksime al la fino )

Nun mi devas trovi alian eventon por partopreni kaj por trejni. Mia amiko diris al mi lasta semajnfino ke estos kura/bicikla-konkurso baldaŭ, eble du monatoj de nun, en Hanmer. Eble mi partoprenos en ĉi-tiu konkurso ĉar la vilaĝo havas kelkajn aĵojn por fari post la evento; naturaj varmegaj flakoj, naĝflakoj, arbaroj kaj kelkaj restoracioj kaj drinkejoj! Sed mi havas multe da kurado por fari inter nun kaj tiam!

Watchmen ( Aspektantaj Viroj )

Watchmen ( Aspektantaj Viroj )

Alinovaĵo, mi eklegis la grafikan novelon “Watchmen” ( Aspektantaj Viroj ) ĉar mi aŭdis kelkajn aĵojn pri la filmo kaj pensis ke estus prefereble legi ĝin unue. Nun, mi estas tri kvaronaj tra la libro kaj ĝi estas interesa kaj agrabla sed mi ne estas certa ke ĝi estas la plej bona grafika novelo ĉiam. Mi ĝisdatigos mian opinion post la tri sekvontaj ĉapitroj kaj eble mi vidos la filmon ankaŭ.

Triste por ni en Nov-Zelando vintra tempo estos ĉi-tie baldaŭ. Fakte, ni havas nur unu semajno de somera tempo restanta. Mi devos trovi mian biciklan lumon por iri al mia laborejo. Sed, ankaŭ mi eblos iri noktan bicikladon en nia loka arbaro. Estas agrablega ( kaj iomete danĝera! ) iri rapide inter la arboj nur kun via kaska lumo!

Advertisements

Blog at WordPress.com.