Skribi Renversate

Novembro 23, 2008

Marŝado en la montoj.

Filed under: Senkategorio — kivulo @ 8:36 atm

Lasta vendredo estis ferio kaj miaj amikoj kaj mi decidis iri por montmarŝado ĉe Arthur’s Pass. Somero jam estis veninta kaj la vetero estis varmega ( krome dimanĉo kiu estis malvarmeta kaj pluveta ).

Ni ekiris vendredo-matene kaj marŝis por sep horoj ĝis niaj piedoj estis lacaj kaj ni starigis niaj tendoj. Jen estas bildo de la rivero kaj montoj apud nia tendaro:

Rivero kaj Montoj

Rivero kaj Montoj

Sabato estis la pli longa tago kaj ni marŝis por dek horoj tra riveroj kaj super neĝpontoj. Unufoje la kruro de mia amikino pasis tra la neĝponto sed ĝi ne tute rompis! Poste ni grimpis kruta moneto kaj trovis lageton je la kapo.

De tempo al tempo oni trovas konstruaĵo de ŝtono, ili montras la ĝustan direkton:

 

Ŝtonmontrilo

Ŝtonmontrilo

Ni sekvis ilin ĝis la nokto alvenis kaj ni starigis niaj tendoj denove kaj preparis nin por la lasta tago. Jen estas akvofaleto ni trovis je sabato:

 

Akvofaleto

Akvofaleto

Je dimanĉo la vetero estas kolera kaj decidis ĵeti pluvetojn sur ni! Sed ne gravas pro ni havis nur du horoj da marŝado. Bona semajnfino!

2 komentoj »

  1. Ĉarmeco! Mi vere envias!
    En lasta foto rimarkiĝas fiŝhoko, ĉu ne? Ĉu vi fiŝis ion?
    …………………
    Rim. Mia blogo estas bulgarlingva, sed baldaŭ aperos ankaŭ esperantlingva.

    Komento de Графът — Novembro 25, 2008 @ 8:04 atm | Respondi

    • Dankon por via komento! Mi timas ke mi ne fiŝis ion ajn sed mi vidis kelkaj da fiŝoj naĝantaj en la riveroj. Eble je mia sekvanta marŝado mi portos fiŝkano!

      Mi kontrolis vian blogon de tempo al tempo por la esperantlingva versio; mi ŝatas legi blogojn por plibonigas mian esperanton kaj lerni pri aliaj landoj kaj popoloj.

      Komento de kivulo — Decembro 7, 2008 @ 2:33 atm | Respondi


RSS feed for comments on this post. TrackBack URI

Lasu respondon al kivulo Nuligi respondon

Blogo ĉe WordPress.com.