Ĉu vi konas la restoracion nomata “Wagamama”? Antaŭ nelonge ili alvenis al Nov-Zelando aŭ pli precize al Christchurch ( mia loka urbo je la Sud-Insulo ) ĉar mi pensas ke ili jam havas aliajn restoraciojn sur la Nord-Insulo. Mi vizitis kelke de iliaj restoracioj en aliaj landoj kaj tre ŝatis ilin. Fakte, mi tiome ŝatas la manĝaĵojn ke kiam ni iris tie antaŭ kelkajn tagojn ni aĉetis ilian kuiradlibron! Jen bildo de la kovrilo:

Wagamama Kuiradlibro
Komprenable, ni ne atendis longe antaŭ ol provi kelke da la manĝlistojn! Kaj feliĉe ĉiuj el ili estis bonegaj kaj tre bongustaj. Eĉ pli bone ol tio estas ke ili estas simplegaj por kuiri ( eĉ por mi! ). La libro estas plenaj je bildoj kaj la konsistigaĵoj kaj la instrukcioj estas facile haveblaj kaj sekveblaj.