Hodiaŭ ni veturis iomete norde por ludi “Nederlandan” aŭ Farmistan golfon. Kiam ni alvenis al la kampoj kie oni ludas, ni trovis belan poŝtkeston kun malgranda vagonaro sidanta super ĝi! Jen, foto farita per mia kamaratelefono:

Vagonara poŝtkesto
Bedaŭrinde, la golfaj kampoj estis fermitaj pro la malseka vintra vetero kaj ni ne povis ludi. Kvankam, la vetero ŝajnas bona en la bildo, fakte, pluvis preskaŭ tuttage. Ni renkontis la proprulon kaj li diris nin ke la golfaj kampoj fermiĝos ĝis oktobro kiam la somera vetero revenos. Mi pensas ke li estas Nederlandano!
Do, ni devas atendi kelke da monatoj por ludi la farmistan golfan. Se vi miras pri kio temas la ludo vidu ĉi retejon ( bedaŭrinde, ne havebla esperante ): “www.farmersgolf.com”. Ĝis!